Podkastoj

Kern.punkto.info

Tiu ĉi podkasto estas farita de Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller. Ili estas kontakteblaj per kontakto@kern.punkto.info. Do laŭdoj kaj riproĉoj iru al tiu adreso – ankaŭ riproĉoj, ke tiu paĝo ankoraŭ estas tro malplena.

Movada Vidpunkto

La podkasto movada-vid.punkto traktas temojn el la Esperanta movado, do el la movada vidpunkto. Ni ĉefe sendas el gravaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kiujn ni partoprenas. La teamo konsistas el Johannes Mueller, Eva Fitzelová kaj Julia Noe. La movada-vid.punkto estas parto de la projektaro punkto.info.

La Bona Renkontiĝo

La Bona Renkontiĝo estas libere elŝutebla podkasto-projekto de esperant.io, la evento-paĝo kun mapo, kiu montras kiaj Esperanto-renkontiĝoj okazas ĉirkaŭ la mondo. #LaBoRen celas instrui kaj konsili pri la tuta organiza proceso de la komenca ideo ĝis la detaloj per aŭskultado de diversaj temoj.

Pola retRadio

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

Radio Esperanto

La unua sonprogramo estis registrita kaj enretigita la 5an de februaro 2008. Ĝi estis konceptita kiel sonservo de la ĉiumonata magazino La Ondo de Esperanto, sed post du monatoj ĝi ricevis la nomon Radio Esperanto (RE): unue, ĉar nur du-tri tekstoj el ĉiu nova Ondo estis prezentataj ĉiufoje; due, en ĝi aperis kantoj kaj aliaj programeroj ne ligitaj kun la gazeto.

Varsovia Vento

Elsendoj de Varsovia Vento celas antaŭ ĉio subtenon de la esperantista kulturo kaj movado. Klopodas ili prezenti ĉion, kio estas interesa kaj valora en nia medio. Kontaktiĝu, se vi deziros ion registri kaj sendi, sed vi ne scias kial.